Pento kaj Pardono (#16011)

Ho Dio, mia Dio! Mi petegas al Vi je la sango de Viaj fidelaj amantoj, kiuj estis tiel ravitaj de Via dolĉa parolo, ke ili rapidis al la Pinto de Gloro, la loko de la plej glora martireco, kaj mi petegas Vin je la misteroj, kiuj konserviĝas en Via scio kaj je la perloj, kiuj kolektiĝas en la oceano de Via donacemo, ke vi bonvolu pardoni min kaj mian patron kaj mian patrinon. El tiuj, kiuj estas mizerikordaj, estas Vi vere la Plej Mizerikorda. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Ho Eternulo! Vi vidas ĉi tiun estaĵon pekeman turni sin al la oceano de Via favoro, kaj ĉi tiun feblulon serĉi la regnon de Via dia povo, kaj ĉi tiun povran kreaĵon kliniĝi al la tagstelo de Via riĉeco. Je Via mizerikordo kaj Via graco, ne seniluziigu lin, ho Eternulo, nek fortenu lin de la riveladoj de Via boneco dum Viaj tagoj, nek pelu lin for de Via pordo, kiun larĝe Vi malfermis al ĉiuj loĝantaj en Via ĉielo kaj sur Via tero.
Ve! Ve! Miaj pekoj malhelpis al mi proksimiĝi al la Korto de Via sankteco kaj miaj devioj tenas min for de la Tabernaklo de Via majesto. Faris mi kion malpermesis Vi al mi fari kaj malatentis mi kion Vi devigis min observi.
Mi preĝas al Vi je Li, Kiu estas la suverena Sinjoro de l’ Nomoj, ke skribe fiksu Vi por mi per la Plumo de Via donacemo kio ebligos al mi proksimiĝi al Vi kaj purigos min de miaj devioj, kiuj intervenas inter mi kaj Via indulgo kaj Via pardono.
Vere, estas Vi la Potenca, la Donacema. Ne estas alia Dio krom Vi, la Pova, la Graca.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Pento kaj Pardono (#16012)

Kreu en mi puran koron, ho mia Dio, kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero! Per la spirito de potenco konfirmu min en Via Kozo, ho mia Plej Amata, kaj per la lumo de Via gloro rivelu al mi Vian padon, ho Vi, la Celo de mia deziro! Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la ĉielon de Via sankteco, ho Fonto de mia estado, kaj per la brizoj de Via eterneco ĝojigu min, ho Vi, Kiu estas mia Dio! Viaj ĉiamaj melodioj spiru trankvilon sur min, ho mia Kompano, kaj la riĉoj de Via praa vizaĝo liberigu min de ĉio krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta Esenco alportu al mi ĝojon, ho Vi, Kiu estas la plej manifesta el la manifestaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj!

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Pento kaj Pardono (#16013)

Mi petegas Vin, ho mia Sinjoro, ke estu pardonata al mi ĉiu mencio krom la mencio de Vi, kaj ĉiu laŭdo krom la laŭdo de Vi, kaj ĉiu ĝuo krom la ĝuo pro Via proksimeco, kaj ĉiu plezuro krom la plezuro komuni kun Vi, kaj ĉiu ĝojo krom la ĝojo pro Via amo kaj Via bonplaĉo, kaj ĉiuj aferoj apartenantaj al mi kaj sen rilato al Vi, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de l’ sinjoroj, Li, Kiu provizas la rimedojn kaj malŝlosas la pordojn.

-The Báb
-----------------------

Pento kaj Pardono (#16014)

Mi konscias, ho Eternulo, ke miaj misfaroj kovras mian vizaĝon per honto en Via ĉeesto kaj ŝarĝas mian dorson antaŭ Vi, metiĝas inter mi kaj Via bela vizaĝo, ĉirkaŭas min el ĉiu direkto kaj de ĉiu flanko malhelpas al mi gajni aliron al la revelacioj de Via ĉiela povo.
Ho Sinjoro! Se ne Vi pardonas min, kiu alia do bonvolas pardoni, kaj se ne Vi kompatas min, kiu kapablas elmontri kompaton? Gloro estu al Vi. Vi kreis min kiam mi estis neekzistanta kaj Vi nutris min kiam mankis al mi ajna kompreno. Laŭdo estu al Vi. Ĉiu evidenta malavaro venas de Vi kaj ĉiu signo de mizerikordo emanas el la trezorejo de Via dekreto.

-The Báb
-----------------------

Pento kaj Pardono (#16015)

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Vere, mi alvokas Vin kaj preĝas antaŭ Via sojlo, petante Vin, ke ĉiuj Viaj benoj descendu sur ĉi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero.
Ho Eternulo! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu ĉiujn animojn kaj ĝojigu la spiritojn per la signoj de Via sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo! Igu ĉi tiujn vizaĝojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn de Viaj geservantoj je la servado al Via regno.
Ho Eternulo, Vi, la senlime kompatema! Ho Sinjoro de pardono kaj indulgo! Pardonu niajn pekojn, indulgu niajn misojn kaj igu nin turniĝi al la reĝejo de Via kompato, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humiliĝante ĉe Via sanktejo kaj submet-iĝante antaŭ la gloro de Viaj evidentoj.
Ho Sinjoro Dio! Faru nin ondoj de l’ maro, floroj de l’ ĝardeno, unuiĝintaj, unuanimaj per la donacoj de Via amo. Ho Eternulo! Vastigu la brustojn per la signoj de Via ununureco kaj igu la tutan homaron steloj brilantaj desur la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de l’ vivo.
Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Mem-Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta, la Indulganta, la Ĉioscia, la Ununura Kreanto.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

